Podkastaro 1.1

8 aŭg

Jes, mi komprenas ke numeroj por retejoj estas sensencaj. Tamen, ĉi tiun semajnfinon mi plibonigas Podkastaron:

  • Stacioj nun estas en alfabeta ordo. Podkastaro nun enhavas multajn staciojn, tial oni bezonas pli da helpo por trovi la deziratan stacion. Antaŭe, ili estas (pli-malpli) en ordo de populareco.
  • La ĉefa paĝo nun havas ligilojn al la paĝo kiu rilatas al ĉiu epizodo.
  • Priskriboj de epizodoj nun estas pli bone. Anglalingvaj frazoj nun estas foriĝata pli efektive, kaj Podkastaro korektas malmultajn teksterarojn.

Ideoj por la estonteco:

  • Arĥivoj. Tio ja plaĉus al mi. Mi planas fari ĉi tion, sed ĉi tiam mi havas aliajn esperantajn projektojn (kio? Jen sekreto…). Ĝi estus relative granda ŝanĝo, do nuntempe ĝi devas atendi.
  • iPhone kaj/aŭ iPod opcio. Teorie ĉi tio estus iom simpla, sed mi havas nek tempon (vidu lastan poenton) nek iPhone-on.

Feliĉe, multaj esperantistoj trovas ĝin utila. (Kio okazus se ĝi ne estis uzata? Mi uzus ĝin sole, sed verŝajne pli simpla versio.). Tamen mi havis (ĝis nun, la 8a de aŭgusto) vizitantojn el 53 landoj! Ŭaŭ!

Denove, se vi ŝatas ĝin, malŝatas ĝin, havas ideojn, trovi erarojn aŭ alia — ne hezitu kontakti min.

Advertisements

Unu Respondo to “Podkastaro 1.1”

  1. Saliĥ 17 Januaro 2011 at 10:00 atm #

    Saluton, Vilfredo!

    Antaŭ ĉio, akceptu miajn dankesprimojn pro utilega retejo.
    Mi mem estas fanatikulo pri esperanta radiofonio, kaj tre ofte proponas aŭskulti radiojn al aliaj. Kaj ĉiam via retejo estas utila, ĉar mi povas sciigi nur unu ligilon anstataŭ longa listo de bonaj radioj.

    Mi rimarkas, ke la listo iom post iom plilongiĝas, sed tio iom malfaciligas distingon inter bonegaj kaj ne tiom bonaj programoj. Kompreneble, prijuĝado neeviteble estas subjektiva, sed eble iu objektiva grupigo helpos? Ekzemple:
    * profesiaj radioj aparte de amatoraj
    * kurantaj radioj aparte de arkivaj
    Eble, se aŭskultantonombroj haveblas, apartigi popularaj disde nepopularaj?

    Por doni iom da datumoj pri populareco (>0), mi donu ordigon laŭ mia plaĉo:

    1 Pola Radio
    2 Radio Havano Kubo
    3 Varsovia Vento
    4 Parolu Mondo
    5 Radio Verda
    6 Panama Radio

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: