Duplikataj Vortoj En Vortaro

15 aŭg

Hodiaŭ mi daŭrigas miajn esplorojn por mia vortaro. Mi esploris ĉu du vortoj povas esti skribita same en ajn sistemo.

Unue, mi serĉis vortojn kiu havas pli ol unu difino en REVO. Mi trovis 110 vortojn, kiu estas skribita same sed havas malsamajn difinojn.

alburno
aro
asekura agento
[…]
vato
ventkapa
vojreto

Mi trovis 96 vortojn pliajn, kiu estas skribita same krom majuskleco.

Abelo
Aerpumpilo
Afganio
[…]
Virgulino
Volto
Vorto

La plena listo estas elŝutebla.

Mi ofte scivolis ĉu la h-sistemo enkondukas aliajn dusencaĵojn. Ekzemple, se “fluĝaveno” estus vorto, oni ne povus distingi inter “fluĝaveno” kaj “flughaveno” en la h-sistemo. Feliĉe, mi malkovris ke ne ekzistas tiaj vortoj en REVO. Verŝajne ne ekzistas tiaj vortoj eĉ kun kunmetitaj aŭ vortfaritaj vortoj.

Serĉado de vortaro

Kiel ĉi tiu rilatas al mia vortaro? Nu, mi volas ke ĝi estos uzebla en aŭ unikodo aŭ la h-sistemo aŭ la x-sistemo. Oni vidas ciun sistemon sur la reto, kaj oni ne ĉiam povas diveni kiu sistemo estis uzita. La solvo estas simpla: oni kreas tri listojn de vortoj en la vortaro, kaj la vortaro serĉas ciujn.

17 septembron 2010: forigis eraron dank’ al Ĵeromo, la listo espereble estas ĝusta nun.

Advertisements

2 komentoj to “Duplikataj Vortoj En Vortaro”

  1. ĵeromo 25 Aŭgusto 2010 at 6:04 ptm #

    se mi ĝuste legas en reta vortaro mem, “aglo” devus esti en via dua listo, nome de vortoj kiuj aperas dufoje kun malsama uskleco. (temas pri la birdo kaj pri la stelaro.)

    pri h-skribo oni povas imagi teoriajn ambiguecojn: bus-hel-o kaj bushel-o, kac-hav-a kaj kach-av-a, pus-hist-o kaj push-ist-o… tamen almenaŭ unu el la du formoj ŝajnas tre malprobabla, do la danĝero ne grandas.

  2. Vilfredo 17 Septembro 2010 at 10:04 ptm #

    Tute prave! Koran dankon, mi pensis ke mia kodo estis ĝusta sed ĝi ne estis.

    Mi korektis la liston (kaj la rilatan kodon), do oni nun povas legi ĉiun multdifinitan vorton en ReVo.

    —-

    Pri la h-sistemo: Ho, tre interese. Ĉu vi iam vidis tion praktike?

Respondi

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Google+ photo

You are commenting using your Google+ account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d bloggers like this: