Poemo: Lazaro Ludoviko

19 sep

Mi ĵus trovis ĉi tion en mia domo:


Vidu, Lazaro Ludoviko,
Jen konflikto en Bjalistoka plac’.
Kial najbar’ devas esti malamiko?
Kion fari, ke regu pac’?
      Vi pensas…

“Malamikete de la nacjes.
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze en familje
Konunigare so debá.

Skribu, Lazaro Ludoviko,
en kajeron, vortojn de vigla kant’!
Novlingva via poemo kun muziko
varbos nin al pra-Esperant’.
      Ni kantos:

“Malamikete…” ktp

Aŭdu, Lazaro Ludoviko,
aplaŭdadon de la aŭskultintar’!
Pro via ĵusa inspira retoriko
eĥas ĝi tra Bulonj’-ĉe-Mar’
      Aŭskultu!:

“Malamikete…” ktp

Tenu, Lazaro Ludoviko,
ĉiam firman kredon en via kor’
ke, spit’ al ĉia malica polemiko,
venkos vi en decida hor’.
      Memoru:

“Malamikete…” ktp

Kredu, Lazaro Ludoviko,
al luktado baldaŭ jam venos fin’,
kaj paca mond’ konvinkiĝos pri l’ logiko
de l’ mondlingvo, kaj benos vin, –
      – kiu diris:

“Malamikete…” ktp

Ho nacioj, ĉesu malamiki,
falu, falu baroj inter vi!
Jam paciĝu la Homaro, kaj fariĝu
unu granda famili’!


Fakte, ĉi tiu ne estas poemo sed kantotekso verkita de Terry Page. Tamen mi aŭdis ĝin kiel poemo, kaj ĝi estas la unua fojo ke mi aŭdis esperantan poemon. Mi ne komprenis ĉion tiam, kaj la uzado de pra-Esperanto ne helpis. La refreno en hodiaŭa Esperanto:

Malamikeco de la nacioj.
Falu, falu, jam temp’ estas!
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas.

Kiam mi iris al SES-2010, mi trovis malmutekostan antaŭposedatan ekzempleron de ‘Esperantan Antologion’. Mi ĝuas ĝin, kaj ĝi estas bonega fonto de novaj vortoj. En ĝi, la poemoj estas ordigitaj laŭ la tempo kiam ili estis verkitaj. Oni povas vidi ŝanĝojn inter la plej fruaj poemoj (ĉiuj estas finvenkistaj) kaj la malpli malnovaj poemoj (kiuj temas pri io ajn). Do kompreneble la refreno, kiu estas la plej malnova teksto en Esperanto, estas finvenkista. Mi ne ĉiam scias, kiel oni devus reagi al ĉi tiaj poemoj. Iam mi ĝuas la ritmon, la rimojn aŭ la enkapbildojn, sed iam ili nur aspektas kiel optimismego.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: