Mi diris tion sed celis tion ĉi

28 sep

Imagu ke vi estas komencanto kaj ĵus legis la vorton ‘bedauru’. Ĉi tiu vorto validas, tamen oni nur povas trovi ‘bedaŭri’ en vortaro.

Iu ajn skribsistemo

Do, unue, mi volis ke oni povus uzi ajnan skribsistemon. Bedaŭrinde oni nur povas facile ŝanĝi x-sistemajn vortojn al vortoj kun supersignoj. Estas malpli facila ŝanĝi h-sistemajn vortojn. Mia solvo simplas. El la vortaro  (kiu uzas supersignojn) mi kreas liston de ĉiuj vortoj kun aŭ supersignoj aŭ x-sistemo aŭ h-sistemo (se ili malsamas):

aĉeti ->

aĉeti, acxheti, acheti

bedaŭri ->

bedaŭri, bedauxri, bedauri

ĉirkaŭ ->

ĉirkaŭ, cxirkaux, chirkau

domo ->

domo

Nun kiam uzanto serĉas per ajn sistemo mi povas trovi la deziratan vorton.

Iu ajn tenso

Tamen mi ne povas garantii ke uzanto tajpos verbojn kun i-finaĵoj. Do mi ankaŭ bezonis permesi as-finaĵojn, is-finaĵojn k.t.p. Denove mi kreas liston de ĉiu ebleco (kaj poste aldoni ilin en ĉiu skribsistemo):

aĉeti ->

aĉeti, aĉetis, aĉetas, aĉetos, aĉetus, aĉetu ->

aĉeti, aĉetis, aĉetas, aĉetos, aĉetus, aĉetu, acxeti, acxetis, acxetas, acxetos, acxetus, acxetu, acheti, achetis, achetas, achetos, achetus, achetu

bedaŭri ->

bedaŭri, bedaŭris, bedaŭras, bedaŭros, bedaŭrus, bedaŭru ->

bedaŭri, bedaŭris, bedaŭras, bedaŭros, bedaŭrus, bedaŭru, bedauxri, bedauxris, bedauxras, bedauxros, bedauxrus, bedauxru, bedauri, bedauris, bedauras, bedauros, bedaurus, bedauru

celi ->

celi, celis, celas, celos, celus, celu ->

celi, celis, celas, celos, celus, celu

Iu ajn finaĵo

Ĉi tio estas pli bona, sed oni povas fari plu. Verboj povas fini kun -i, -is, -as, -os, -us aŭ -u, sed indas ankaŭ pensi pri substantivoj, adjektivoj kaj adverboj (mi ne volas uzi la vortojn ‘o-vorto’ k.t.p. kiel PMEG ĉar mi ankaŭ parolas pri oj-vortoj k.c.). Do mi ankaŭ kreas similajn listojn por ili:

fromaĝo ->

fromaĝo, fromaĝon, fromaĝoj, fromaĝojn ->

fromaĝo, fromaĝon, fromaĝoj, fromaĝojn, fromagxo, fromagxon, fromagxoj, fromagxojn, fromagho, fromaghon, fromaghoj, fromaghojn

blua ->

blua, bluaj, bluan, bluajn ->

blua, bluaj, bluan, bluajn

antaŭe ->

antaŭe, antaŭen ->

antaŭe, antaŭen, antauxe, antauxen, antaue, antauen

Limoj

Kompreneble, ekzistas vortoj kiuj havas finaĵojn kie la finaĵo ne signifas la vortotklason. La vorto ‘la’ havas -a finaĵon, sed mi tute ne volas aldoni al mia listo la vortojn ‘laj’, ‘lan’ ‘lajn’. Do mi zorgeme legis ReVo, kaj provis trovi ĉiu de ĉi tiaj vortoj en ĝi:

Neverbaj i-vortoj:  mi, vi, li, ŝi, ĝi, oni, ili, si, ci, ĉi, ahi, fi, ĥi, -ologi, pli

Nesubstantivaj o-vortoj: ho, do, po

Neadjektivaj a-vortoj: ta ta ta, hura, pa, aha, ba, ha, tra, la, ja

Neadverbaj e-vortoj: de, je, ĉe, he, ve, ehe, ke, ne, tre, Kabe

Verŝajne mankis iom da ili en ĉi tiu. Ĝi ne gravas (kvankam plaĉus se mi havus plenan liston) ĉar kiam mi malĝuste aldonas finaĵojn al vortoj, mi simple pligrandigi la verŝajnecon de ili aperos en la vortara serĉo.

Nenombraj vortoj ankaŭ estas problemo tie ĉi. Oni ne povas diri ‘laktoj’, sed ĝi aperas en mia listo. Denove ĉi tiu ne gravas ĉar ĉi tiuj listoj nur helpas serĉadon, ne ŝanĝas difinojn.

Mi ankaŭ eksciis ke korelativoj malsamas (ekz. ‘kiu’ agas kiel adjektivo) do mia softvaro traktas ilin aparte.

Eĉ pli bona

Do, mi nun havas solvon por trovi la vorton ‘bedauru’. Sed kion oni faras kiam la literumado estas malĝusta (ekz. ‘beduaru’)? Ĝi ankoraŭ estas trovebla, ĉar mi povas uzi mian literumadan korektilon kun la listo! Hura!

2 komentoj al “Mi diris tion sed celis tion ĉi”

  1. ĵeromo 1 Oktobro 2010 at 8:53 ptm #

    rimarku, ke vi povas malgrandigi la listojn de esceptoj, se vi konsideras ke unusilabaj (unuvokalaj) vortoj ne variigas siajn formojn.

  2. Vilfredo 14 Novembro 2010 at 10:20 atm #

    Plej ofte, jes, sed tio estus malpli klara. Kiam oni havas precizan liston, estas pli malfacila erari.

    Mi ne povas trovi ekzemplojn de substantivoj aŭ adjektivoj aŭ verboj kiu varias laŭregule kaj havas unu vokalon. Tamen la pronomoj estas unuvokalaj kaj povas havi akuzativan finaĵon.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: