Arkivo | Senkategorio RSS feed for this section

API por La Simpla Vortaro

28 sep

Post kelkaj petoj, mi aldonis JSON-an API-on al La Simpla Vortaro!

Se vi estas programisto, kaj vi volas uzi la difinojn, serĉilojn, aŭ vortfaradilon, ili haveblas!

La plenaj detaloj estas tie ĉi: http://www.simplavortaro.org/informo/api

La Simpla Vortaro: La Plena Rakonto

29 jan

Mi skribis eseon en la angla pri kiel mi kreis La Simplan Vortaron. Ĝi estas en la angla, plejparte ĉar la plejparto de la enhavo jam estas skribita Esperante en ĉi tiu blogo.

Ĉiukaze, se vi scivolas kaj povas legi la anglan: Building a next-generation Esperanto dictionary.

Mi verŝajne tradukos ĝin, sed mi ankoraŭ ŝanĝetas la tekston.

La Simpla Vortaro v1.0

30 nov

Hura! Kun granda plezuro mi povas anonci la unuan version de La Simpla Vortaro!

Se vi ne legis miajn pli fruajn blogafiŝojn, jen la avantaĝoj de mia vortaro:

  1. Ĝi enhavas literumilon.
  2. Oni povas uzi supersignojn, la x-sistemo aŭ la h-sistemo.
  3. Oni povas serĉi vortojn kun -j kaj/aŭ -n finaĵoj.
  4. Oni povas serĉi verbojn kun -i, -is, -as, -os, -us, -u finaĵoj.
  5. Oni povas serĉi vortfaradaĵojn.
  6. Oni povas ligi rekte al serĉoj aŭ vortoj (ekz: http://www.simplavortaro.org/?serĉo=vortaro).
  7. Ĝi enhavas malpli da mallongigoj.

Mi esperas ke ĝi plaĉas al vi, kara leganto. Ne hezitu sendi al mi viajn pensojn kaj ideojn.

Jen la ligilo de la ĉefpaĝo: http://www.simplavortaro.org/

Poemo: Lazaro Ludoviko

19 sep

Mi ĵus trovis ĉi tion en mia domo:


Vidu, Lazaro Ludoviko,
Jen konflikto en Bjalistoka plac’.
Kial najbar’ devas esti malamiko?
Kion fari, ke regu pac’?
      Vi pensas…

“Malamikete de la nacjes.
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze en familje
Konunigare so debá.

Skribu, Lazaro Ludoviko,
en kajeron, vortojn de vigla kant’!
Novlingva via poemo kun muziko
varbos nin al pra-Esperant’.
      Ni kantos:

“Malamikete…” ktp

Aŭdu, Lazaro Ludoviko,
aplaŭdadon de la aŭskultintar’!
Pro via ĵusa inspira retoriko
eĥas ĝi tra Bulonj’-ĉe-Mar’
      Aŭskultu!:

“Malamikete…” ktp

Tenu, Lazaro Ludoviko,
ĉiam firman kredon en via kor’
ke, spit’ al ĉia malica polemiko,
venkos vi en decida hor’.
      Memoru:

“Malamikete…” ktp

Kredu, Lazaro Ludoviko,
al luktado baldaŭ jam venos fin’,
kaj paca mond’ konvinkiĝos pri l’ logiko
de l’ mondlingvo, kaj benos vin, –
      – kiu diris:

“Malamikete…” ktp

Ho nacioj, ĉesu malamiki,
falu, falu baroj inter vi!
Jam paciĝu la Homaro, kaj fariĝu
unu granda famili’!


Fakte, ĉi tiu ne estas poemo sed kantotekso verkita de Terry Page. Tamen mi aŭdis ĝin kiel poemo, kaj ĝi estas la unua fojo ke mi aŭdis esperantan poemon. Mi ne komprenis ĉion tiam, kaj la uzado de pra-Esperanto ne helpis. La refreno en hodiaŭa Esperanto:

Malamikeco de la nacioj.
Falu, falu, jam temp’ estas!
La tuta homaro en familion
Kununuigi sin devas.

Kiam mi iris al SES-2010, mi trovis malmutekostan antaŭposedatan ekzempleron de ‘Esperantan Antologion’. Mi ĝuas ĝin, kaj ĝi estas bonega fonto de novaj vortoj. En ĝi, la poemoj estas ordigitaj laŭ la tempo kiam ili estis verkitaj. Oni povas vidi ŝanĝojn inter la plej fruaj poemoj (ĉiuj estas finvenkistaj) kaj la malpli malnovaj poemoj (kiuj temas pri io ajn). Do kompreneble la refreno, kiu estas la plej malnova teksto en Esperanto, estas finvenkista. Mi ne ĉiam scias, kiel oni devus reagi al ĉi tiaj poemoj. Iam mi ĝuas la ritmon, la rimojn aŭ la enkapbildojn, sed iam ili nur aspektas kiel optimismego.

Podkastaro 1.1

8 aŭg

Jes, mi komprenas ke numeroj por retejoj estas sensencaj. Tamen, ĉi tiun semajnfinon mi plibonigas Podkastaron:

  • Stacioj nun estas en alfabeta ordo. Podkastaro nun enhavas multajn staciojn, tial oni bezonas pli da helpo por trovi la deziratan stacion. Antaŭe, ili estas (pli-malpli) en ordo de populareco.
  • La ĉefa paĝo nun havas ligilojn al la paĝo kiu rilatas al ĉiu epizodo.
  • Priskriboj de epizodoj nun estas pli bone. Anglalingvaj frazoj nun estas foriĝata pli efektive, kaj Podkastaro korektas malmultajn teksterarojn.

Ideoj por la estonteco:

  • Arĥivoj. Tio ja plaĉus al mi. Mi planas fari ĉi tion, sed ĉi tiam mi havas aliajn esperantajn projektojn (kio? Jen sekreto…). Ĝi estus relative granda ŝanĝo, do nuntempe ĝi devas atendi.
  • iPhone kaj/aŭ iPod opcio. Teorie ĉi tio estus iom simpla, sed mi havas nek tempon (vidu lastan poenton) nek iPhone-on.

Feliĉe, multaj esperantistoj trovas ĝin utila. (Kio okazus se ĝi ne estis uzata? Mi uzus ĝin sole, sed verŝajne pli simpla versio.). Tamen mi havis (ĝis nun, la 8a de aŭgusto) vizitantojn el 53 landoj! Ŭaŭ!

Denove, se vi ŝatas ĝin, malŝatas ĝin, havas ideojn, trovi erarojn aŭ alia — ne hezitu kontakti min.

Vortuzado En la Poemoj De Zamenhof

31 jul

Hodiaŭ mi malkovris Wordle, per kiu oni povas krei bildojn laŭ vorta frekvenco. Mi do decidis uzi ĝin kun la poemoj kiujn Zamenhof skribis. Li klare ofte skribis pri laboro, koro kaj espero. Mi ekmalhavis la plej komunajn vortojn en esperanto (al, el, unu k.t.p.) por pliinteresigi ĝin.

Oni povas trovi ĉiujn de la poemoj ĉi tie.

Sciado Proverbo

22 jun

Li, kiu scias kaj scias ke li scias,
Li estas saĝulo; ektrovu lin.
Li, kiu scias kaj ne scias ke li scias,
Li estas dormanto, veku lin.
Li, kiu ne scias kaj scias ke li ne scias,
Li estas infano; instruu lin.
Li, kiu ne scias kaj ne scias ke li ne scias,
Li estas malsaĝulo, evitu lin.

He who knows and knows he knows,
He is a wise man; seek him.
He who knows and knows not he knows,
He is asleep; wake him.
He who knows not and knows he knows not,
He is a child; teach him.
He who knows not and knows not he knows not,
He is a fool; shun him.

Skribsistemoj en Esperanto

17 jun

Multaj homoj trovas Esperanton ne ĉiam estas skribi facile per komputilo.

Mi opinias ke la Zamenhofa metodo estas sendube la plej bela. Ankaŭ, laŭ la Akademio de Esperanto, oni devas uzi ĝin ĉiam, se oni povas. Tamen ekzistas multaj metodoj.

  1. La Zamenhofa, laŭ Fundamento metodo:
    Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis.

    Ĉi tio estas bela, facile legebla kaj unusenca. Bedaŭrinde multaj esperantistoj ne scias kiel tajpi la supersignajn literojn, tial ili provas aliajn sistemojn.

  2. La h-sistemo, kiun Zamenhof rekomendas por skribmaŝinoj sen supersignoj:
    Gajecvocha fushmughajho de knabhhoro haltpauzis.

    La h-sistemo povas malklarigi vortojn — kiam iu legas la vortonflughaveno, ĉu ĝi estas vere flughaveno aŭ fluĝaveno? Oni bezonas vortaron se oni volas scii kiun estas ĝusta (ĝi estas la unua). Kiam mi esploras ĉi tion en la reta vortaro, mi konstatis ke ĝi ne enhavas vortojn, kiuj enhavas ‘ch’, ‘gh’, ‘hh’ ‘jh’ aŭ ‘sh’. (Interese, ĝi enhavas unu vorton kun ‘uh’: Muhamado.)

    Ankaŭ mi ne ŝatas ke oni povas konfuzi u kaj ŭ. Kvankam ĝi estas Zamenhofa kaj ne estas tro malbela.

    Se vi studis la germanan, vi scius ke ĝi havas similan sistemon. Oni povas anstataŭigi la literojn ä, ö, kaj ü kun ae, oe kaj ue.

  3. La x-sistemo:
    Gajecvocxa fusxmugxajxo de knabhxoro haltpauxzis.

    La x-sistemo estas verŝajne la plej populara nezamenhofa metodo (almenaŭ komputile), kaj eble la plej populara metodo enrete. Ĉi fakto estas ĉar ĝi ne bezonas malsimplajn komputilaĵojn. Ankaŭ, komputiloj povas anstataŭigi la x-sistemon kun la originala facile. Tial plej retejoj uzas ĝin. Bedaŭrinde ĝi povas esti tre malbela: ekz. gxi sxangxigxas.

  4. La ‘mi volas uzi ion’ sistemo:
    Gajecvoća fuśmuǵaǰo de knabȟoro haltpaǔzis.

    La ‘mi volas uzi ion’ metodo estas iam beleta. La homoj kiuj elektas ĝin, ili uzas ĝin ĉar esperanto estas simila ol lingvo ili jam povas tajpi. Ĉi tio estas pli populara en landoj en orienta Eŭropo. Tamen ĝi malpliboniĝas la problemo en Esperanto ke serĉiloj (ekz. guglo) ne funkcias bone kun Esperantaj vortoj.

  5. La ‘mi ne ŝatas ŭ-n’ sistemo:
    Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaûzis.

    Ĉi tio okazas ĉar la litero ŭ ne estas uzata en multaj aliaj lingvoj. Tial homoj ofte havas pliajn problemojn kiun ĉi tiun literon. Mi opinias tamen, ke oni devus uzi la h-sistemo se vi ne povas tajpi ĉiujn supersignajn literojn.

  6. La ^-sistemo, kiun mi nur vidis malmultaj azianaj Esperantistoj uzas:
    Gajecvoc^a fus^mug^aj^o de knabh^oro haltpau^zis.

    Nu, tio estas legebla. Sed ĝi ne estas ofte uzata aŭ bela.

  7. La ‘-sistemo
    Gajecvoc’a fus’mug’aj’o de knabh’oro haltpau’zis.

    Ĉi tio estas ankaŭ malkomuna, sed mi vidis ĝin. Ĝi estas iomete pli bela ol la ^-sistemo, sed mi preferas la h-sistemon, kaj la Akademio konsentas.

    Mi kredas ke ne ekzistas perfekta solvo hodiaŭ. Ni bezonas pliajn simplegajn solvojn. Esperantoj spertas ĉi tiu problemo dum sia komencanteco, tial ni bezonas informon en multajn lingvojn. Ek! funkcias, sed mi preferus ke oni povas tajpi esperanton sen ĝin. La plej bonan informon mi trovis estas en Vikipedio en la angla.

La Podkastaro

10 jun

Dum la pasintaj malmultaj tagoj, mi kreis Podkastaron. Ĝi estas unu lokon kie vi povas trovi preskaŭ ĉiujn esperantajn podkastojn. Mi esperas ke ĝi estos utila por vi.

Ankaŭ, viaj pensoj tre plaĉus al mi. Kion vi ŝatas kaj kion vi malŝatas?

La adreso estas http://www.podkastaro.org. Ĝuu!

Pepoj el Februaro

31 mar
  • Legas pri loĵbano http://bit.ly/d87oy9 .Mi neniam vidis la vortojn pri ido uzas priskribi loĵbanon. La fleksebleco de Esperanto imponas min.
  • Interesa. La Esperantidoj ne vere sukcesis, sed la loglanido ‘loĵbano’ mortiĝas loglanon. Ŝajnas al mi, ke la plej populara opcio gajnas.
  • Oni devas ridi: http://bit.ly/b3pnfa
  • Ve! La angla “accent” ne estas ĉiam “akcento” en Esperanto. Dankon @Kolonjano, mi lernas.
  • @Kolonjano el vikipedio: “etc. estas mallongigo de la latina “et cetera” (“kaj tiel plu”)” do ĉu ili havas la saman sencon?
  • Aŭskultas al la afrika kompilo el Vinilkosmo. http://bit.ly/9s4dV9 La akcento en la albumo estas nova al mi, sed mi ŝatas ĝin.
  • Bona! Mi sukcesis kun la baza Esperanta ekzameno ĉe Lernu :)
  • Ĝi estas stranĝa ke ni tradukas “et cetera” kiel “kaj tiel plu”. Kial ni ne diras “kaj cetera”?
  • Tre ĝuis ‘kio estas bruliĝo?’ http://bit.ly/auEs85 (el @eobonhe)
  • @oramezo Kaj kie Esperantistoj malkovras novajn Esperantaĵojn? Mi malrapide kolektas utilaj retejoj ĉe http://bit.ly/ckeP6V (angla nuntempe)
  • @oramezo Estus bona se ni havas belan centran retejon. Ekz Na’vi (pli bela) http://bit.ly/6QbqfM . Esperanto.net estas tiom bona.
  • @oramezo Nenio. Mi kredis ke esperanto.com estas nur Esperanta Facebook. Mi eraris.
  • @oramezo Ho, esperanto.com enhavas multajn! Mi pensis ke ĝi estis simple socia retejo.
  • Mi lernis pri ĝangalo http://bit.ly/90NMx1 , la Esperta portalo kiu fermis en 2007. Eble Esperanto bezonas bonan retan portalon ankoraŭ.
  • ‘Estonteco’. Mi ŝategas ke mi povas kompreni novajn vortojn en Esperanto, la unua foje mi vidas ilin.
  • Ĝi estas ĉiam amuza legi pri onia unua lingvo ĉe vikipedio.
  • Legas pri la angla ĉe Vikipedio :-)
  • @eobohne Mi ne konis Tone-n, dankon. Viaj filmetoj estas tre utilaj ankaŭ.
  • Hodiaŭ mi (re)malkovris http://www.ikso.net/kantaro/ . Ĝi estas perfekta por la komencanto kiuj volas lerni kantaj tekstojn.
  • Esperanto estas la sama ol bebo artefarite koncipita. Nur la komenco estas artefarita — Seán Ó Riain
  • Malkovras http://www.gazetejo.org/, kiuj enhavas diversajn gazetojn. Ankaŭ, oni povas uzi ilian RSS-fluon — perfekta!
  • La perfekta Esperantido: http://bit.ly/dhxbKG (ŝerco)
  • @Bonulo Certe tre utila. Dankon.
  • *difinon
  • @typedesigner Mi ne havas PIV-on. Eble mi âcetos ĝin. Ĉu ĝi enhavas pli bonan definon?
  • Tre dolĉa: ‘Ĉu vi scias kiom mi amas vin?’ http://bit.ly/cYNnBQ (el http://bit.ly/dhHHap)
  • Bona fonto de senkostaj retaj libroj por infanoj: http://bit.ly/dw4QKY
  • Iufoje, Eo-Eo vortaro ne estas utila. La fakto de “”rano estas en la familio ranedoj”” ne estas helpema. Mi ne estas vivscientisto…
  • Nova vorta de la tago: dianto. Ne, ĝi ne estas religia vorto (mi surprizis).
  • Spektas videon de poemo de Zamenhof: http://www.youtube.com/watch?v=jPb-yM1IPXk
  • @vinilkosmo dankon por la sekvo. Mi ŝategas vian vendejon, sed kial vi havas du apartajn TTT-ojn?

Ĉu vi uzas Tviteron ankaŭ? Sekvu min @vilfredo_