Arkivo | Senkategorio RSS feed for this section

Skribsistemoj en Esperanto

17 jun

Multaj homoj trovas Esperanton ne ĉiam estas skribi facile per komputilo.

Mi opinias ke la Zamenhofa metodo estas sendube la plej bela. Ankaŭ, laŭ la Akademio de Esperanto, oni devas uzi ĝin ĉiam, se oni povas. Tamen ekzistas multaj metodoj.

  1. La Zamenhofa, laŭ Fundamento metodo:
    Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaŭzis.

    Ĉi tio estas bela, facile legebla kaj unusenca. Bedaŭrinde multaj esperantistoj ne scias kiel tajpi la supersignajn literojn, tial ili provas aliajn sistemojn.

  2. La h-sistemo, kiun Zamenhof rekomendas por skribmaŝinoj sen supersignoj:
    Gajecvocha fushmughajho de knabhhoro haltpauzis.

    La h-sistemo povas malklarigi vortojn — kiam iu legas la vortonflughaveno, ĉu ĝi estas vere flughaveno aŭ fluĝaveno? Oni bezonas vortaron se oni volas scii kiun estas ĝusta (ĝi estas la unua). Kiam mi esploras ĉi tion en la reta vortaro, mi konstatis ke ĝi ne enhavas vortojn, kiuj enhavas ‘ch’, ‘gh’, ‘hh’ ‘jh’ aŭ ‘sh’. (Interese, ĝi enhavas unu vorton kun ‘uh’: Muhamado.)

    Ankaŭ mi ne ŝatas ke oni povas konfuzi u kaj ŭ. Kvankam ĝi estas Zamenhofa kaj ne estas tro malbela.

    Se vi studis la germanan, vi scius ke ĝi havas similan sistemon. Oni povas anstataŭigi la literojn ä, ö, kaj ü kun ae, oe kaj ue.

  3. La x-sistemo:
    Gajecvocxa fusxmugxajxo de knabhxoro haltpauxzis.

    La x-sistemo estas verŝajne la plej populara nezamenhofa metodo (almenaŭ komputile), kaj eble la plej populara metodo enrete. Ĉi fakto estas ĉar ĝi ne bezonas malsimplajn komputilaĵojn. Ankaŭ, komputiloj povas anstataŭigi la x-sistemon kun la originala facile. Tial plej retejoj uzas ĝin. Bedaŭrinde ĝi povas esti tre malbela: ekz. gxi sxangxigxas.

  4. La ‘mi volas uzi ion’ sistemo:
    Gajecvoća fuśmuǵaǰo de knabȟoro haltpaǔzis.

    La ‘mi volas uzi ion’ metodo estas iam beleta. La homoj kiuj elektas ĝin, ili uzas ĝin ĉar esperanto estas simila ol lingvo ili jam povas tajpi. Ĉi tio estas pli populara en landoj en orienta Eŭropo. Tamen ĝi malpliboniĝas la problemo en Esperanto ke serĉiloj (ekz. guglo) ne funkcias bone kun Esperantaj vortoj.

  5. La ‘mi ne ŝatas ŭ-n’ sistemo:
    Gajecvoĉa fuŝmuĝaĵo de knabĥoro haltpaûzis.

    Ĉi tio okazas ĉar la litero ŭ ne estas uzata en multaj aliaj lingvoj. Tial homoj ofte havas pliajn problemojn kiun ĉi tiun literon. Mi opinias tamen, ke oni devus uzi la h-sistemo se vi ne povas tajpi ĉiujn supersignajn literojn.

  6. La ^-sistemo, kiun mi nur vidis malmultaj azianaj Esperantistoj uzas:
    Gajecvoc^a fus^mug^aj^o de knabh^oro haltpau^zis.

    Nu, tio estas legebla. Sed ĝi ne estas ofte uzata aŭ bela.

  7. La ‘-sistemo
    Gajecvoc’a fus’mug’aj’o de knabh’oro haltpau’zis.

    Ĉi tio estas ankaŭ malkomuna, sed mi vidis ĝin. Ĝi estas iomete pli bela ol la ^-sistemo, sed mi preferas la h-sistemon, kaj la Akademio konsentas.

    Mi kredas ke ne ekzistas perfekta solvo hodiaŭ. Ni bezonas pliajn simplegajn solvojn. Esperantoj spertas ĉi tiu problemo dum sia komencanteco, tial ni bezonas informon en multajn lingvojn. Ek! funkcias, sed mi preferus ke oni povas tajpi esperanton sen ĝin. La plej bonan informon mi trovis estas en Vikipedio en la angla.

    Advertisements

La Podkastaro

10 jun

Dum la pasintaj malmultaj tagoj, mi kreis Podkastaron. Ĝi estas unu lokon kie vi povas trovi preskaŭ ĉiujn esperantajn podkastojn. Mi esperas ke ĝi estos utila por vi.

Ankaŭ, viaj pensoj tre plaĉus al mi. Kion vi ŝatas kaj kion vi malŝatas?

La adreso estas http://www.podkastaro.org. Ĝuu!

Pepoj el Februaro

31 mar
  • Legas pri loĵbano http://bit.ly/d87oy9 .Mi neniam vidis la vortojn pri ido uzas priskribi loĵbanon. La fleksebleco de Esperanto imponas min.
  • Interesa. La Esperantidoj ne vere sukcesis, sed la loglanido ‘loĵbano’ mortiĝas loglanon. Ŝajnas al mi, ke la plej populara opcio gajnas.
  • Oni devas ridi: http://bit.ly/b3pnfa
  • Ve! La angla “accent” ne estas ĉiam “akcento” en Esperanto. Dankon @Kolonjano, mi lernas.
  • @Kolonjano el vikipedio: “etc. estas mallongigo de la latina “et cetera” (“kaj tiel plu”)” do ĉu ili havas la saman sencon?
  • Aŭskultas al la afrika kompilo el Vinilkosmo. http://bit.ly/9s4dV9 La akcento en la albumo estas nova al mi, sed mi ŝatas ĝin.
  • Bona! Mi sukcesis kun la baza Esperanta ekzameno ĉe Lernu :)
  • Ĝi estas stranĝa ke ni tradukas “et cetera” kiel “kaj tiel plu”. Kial ni ne diras “kaj cetera”?
  • Tre ĝuis ‘kio estas bruliĝo?’ http://bit.ly/auEs85 (el @eobonhe)
  • @oramezo Kaj kie Esperantistoj malkovras novajn Esperantaĵojn? Mi malrapide kolektas utilaj retejoj ĉe http://bit.ly/ckeP6V (angla nuntempe)
  • @oramezo Estus bona se ni havas belan centran retejon. Ekz Na’vi (pli bela) http://bit.ly/6QbqfM . Esperanto.net estas tiom bona.
  • @oramezo Nenio. Mi kredis ke esperanto.com estas nur Esperanta Facebook. Mi eraris.
  • @oramezo Ho, esperanto.com enhavas multajn! Mi pensis ke ĝi estis simple socia retejo.
  • Mi lernis pri ĝangalo http://bit.ly/90NMx1 , la Esperta portalo kiu fermis en 2007. Eble Esperanto bezonas bonan retan portalon ankoraŭ.
  • ‘Estonteco’. Mi ŝategas ke mi povas kompreni novajn vortojn en Esperanto, la unua foje mi vidas ilin.
  • Ĝi estas ĉiam amuza legi pri onia unua lingvo ĉe vikipedio.
  • Legas pri la angla ĉe Vikipedio :-)
  • @eobohne Mi ne konis Tone-n, dankon. Viaj filmetoj estas tre utilaj ankaŭ.
  • Hodiaŭ mi (re)malkovris http://www.ikso.net/kantaro/ . Ĝi estas perfekta por la komencanto kiuj volas lerni kantaj tekstojn.
  • Esperanto estas la sama ol bebo artefarite koncipita. Nur la komenco estas artefarita — Seán Ó Riain
  • Malkovras http://www.gazetejo.org/, kiuj enhavas diversajn gazetojn. Ankaŭ, oni povas uzi ilian RSS-fluon — perfekta!
  • La perfekta Esperantido: http://bit.ly/dhxbKG (ŝerco)
  • @Bonulo Certe tre utila. Dankon.
  • *difinon
  • @typedesigner Mi ne havas PIV-on. Eble mi âcetos ĝin. Ĉu ĝi enhavas pli bonan definon?
  • Tre dolĉa: ‘Ĉu vi scias kiom mi amas vin?’ http://bit.ly/cYNnBQ (el http://bit.ly/dhHHap)
  • Bona fonto de senkostaj retaj libroj por infanoj: http://bit.ly/dw4QKY
  • Iufoje, Eo-Eo vortaro ne estas utila. La fakto de “”rano estas en la familio ranedoj”” ne estas helpema. Mi ne estas vivscientisto…
  • Nova vorta de la tago: dianto. Ne, ĝi ne estas religia vorto (mi surprizis).
  • Spektas videon de poemo de Zamenhof: http://www.youtube.com/watch?v=jPb-yM1IPXk
  • @vinilkosmo dankon por la sekvo. Mi ŝategas vian vendejon, sed kial vi havas du apartajn TTT-ojn?

Ĉu vi uzas Tviteron ankaŭ? Sekvu min @vilfredo_

Pepoj el Decembro kaj Januaro

31 mar
  • Mi legas la Militon de la Mondoj: http://www.fenestro.extra.hu/pagoj/Bildstrio/Milito/LaMilitodelaMondoj/mm2.html
  • Filmeto pri la 65-a Internacia Junulara Kongreso: http://bit.ly/a60Fs
  • Personoj, kiuj diras ke Esperanto estus pli bona kun X, simple parolas lingvon kun X.
  • Mi sxategas la komenco de Radio Verda numero 100
  • Mi ne sekvas Esperantistojn, kiuj ne uzas tviteron en lingvoj ke mi komprenas. Ĝi estas ironia.
  • Sukceso estas la lerteco por iri el malsukceso al malsukceso sen perdo de entuziasmo. — Winston Churchill
  • @ge0rg0 Nedankinde :-)
  • La angla estas la mona lingvo, sed Esperanto la bona lingvo. — Chuck Smith
  • @belnoticias Mi volegas aĉeti la KD-on brazilan ‘ni dancu en la rondo’. Ĉu vi povas helpi min? Mi sentus kupla se mi simple elŝutas ĝin.
  • Mi trovas retpaĝon, kie oni elŝutas la senkostajn kantojn de Persone :-) http://www.ipernity.com/doc/bertilow/album/32788
  • Sofvaro kantas Esperante — bizara! http://www.youtube.com/watch?v=bdKvMxxx72w (el @tonyodb)
  • La ŝangego de la vokaloj (‘great vowel shift’) en la angla lingvo kiel .wav: http://bit.ly/5YQZSD
  • Mi finas mian kvina traduka ekzerco, belega kanto de Eveline Paula: http://bit.ly/5M7KVb
  • Aŭskultas al ‘Word of mouth’, kun intervjuo al la aŭtoro de ‘In the Land of Invented Languages’: http://bit.ly/4QkbZ2 (havebla en Britio)
  • Mian KD-on de Persone alvenis hodiaŭ! Ĝi estas bona havi KD-on, sed mi aĉetos MP3-ojn se mi aĉetas plu.
  • Mi malkovris traduku.net hodiaux. Gxi estas ruza ilo, sed mi ne volas uzi gxin.
  • Mi tradukas malmultajn frazojn por Anki: https://translations.launchpad.net/anki/trunk
  • Infaneto lernas Esperanto ĉe YouTube: http://bit.ly/30chZ (el @incorporeality)
  • Mi komencis por lingvistiko, mi restis por la belega lingvo. #esperanto
  • Kiam oni havas duan lingvon, oni havas duan animon. #esperanto
  • La vetero estas tre malvarma — gxi negxas depost hieraux!
  • Leganta la komiksoj blogo: http://komiksoj.ko.funpic.de/pagxoj/
  • Felicxan novan jaron!
  • Vorto de la tago: miri
  • Felicxan kristnasko!
  • vorto de la tago: sxolsi
  • Feliĉan Zamenhofan Tagon! #esperanto

Ĉu vi uzas Tviteron ankaŭ? Sekvu min @vilfredo_

Traduko Kvin

11 jan

La teksto de la kanto en Esperanto:

En dimanĉo tre taŭgas promeno
tra la plaĝoj kaj rokoj ĉe l’ mar’.
Mi leviĝas en frua mateno,
kaj salutas min gaja birdar’.

Kantu gaje, amikoj flugilaj!
Estas bela ĉi tiu maten’!
Mi vin dankas pro l’ kanto ĝentilaj!
Estas horo de nia promen’!

En dimanĉoj kun bela vetero
tra l’ arbaro mi marŝas kun ŝi.
En arbar’ estas pura aero,
kiu savas nin de l’ poluci’!

Kantu gaje, amikoj flugilaj!
Estas bela ĉi tiu maten’!
Mi vin dankas pro l’ kanto ĝentilaj!
Estas horo de nia promen’!

En la Angla:

On Sunday it is ideal for a walk
on the beach and the rocks by the sea.
I get up early in the morning
and greet a joyous flock of birds.

Sing joyously, flying friends!
It’s pretty this morning!
I thank you for the courteous song!
It’s the hour of our walk!

On Sunday with lovely weather
through the forest I stroll with her.
In a forest is pure air,
which saves us from the pollution!

Sing joyously, flying friends!
It’s pretty this morning!
I thank you for the courteous song!
It’s the hour of our walk!

Ho, tradukado estas malfacila. Se (aŭ kiam!) vi trovas eraroj, bonvolu komenti. Ankaŭ, mia traduko ĉagrenas min, ĉar mi kredas ke mi elprenas la belecon de la kanto. :-/

Traduko Kvar

27 dec

Proverbo el cxi tie.

Esperanto: Filo konfesis, patro forgesis.

La angla: Son confessed, father forgot.

Traduko Tri

26 dec

Proverbo el ĉi tie.

Esperanto: Fiereco venas antaŭ la falo.

La angla: Pride comes before the fall.