La Simpla Vortaro v1.0

30 nov

Hura! Kun granda plezuro mi povas anonci la unuan version de La Simpla Vortaro!

Se vi ne legis miajn pli fruajn blogafiŝojn, jen la avantaĝoj de mia vortaro:

  1. Ĝi enhavas literumilon.
  2. Oni povas uzi supersignojn, la x-sistemo aŭ la h-sistemo.
  3. Oni povas serĉi vortojn kun -j kaj/aŭ -n finaĵoj.
  4. Oni povas serĉi verbojn kun -i, -is, -as, -os, -us, -u finaĵoj.
  5. Oni povas serĉi vortfaradaĵojn.
  6. Oni povas ligi rekte al serĉoj aŭ vortoj (ekz: http://www.simplavortaro.org/?serĉo=vortaro).
  7. Ĝi enhavas malpli da mallongigoj.

Mi esperas ke ĝi plaĉas al vi, kara leganto. Ne hezitu sendi al mi viajn pensojn kaj ideojn.

Jen la ligilo de la ĉefpaĝo: http://www.simplavortaro.org/

3 komentoj al “La Simpla Vortaro v1.0”

  1. ĵeromo 3 Decembro 2010 at 8:40 ptm #

    gratulon.

    okazis kelkfoja miseto dum la kopiado el reta vortaro. ekzemple sub “virusologio” la difino aspektas kiel “Scienco pri la Vidu ankaŭ: virusoj, parto de mikrobiologio”, en kio “vidu ankaŭ” estis la nomo de la ligo al la vorto viruso, ne vortumo de la difino.

  2. Vilfredo 5 Decembro 2010 at 2:23 ptm #

    Mia nuntempa celo estas plirapidigi la retejon, ĉar ĉi tiam la unua serĉo estas ege malrapida.

    Poste, mi forigos tiun cimon. La problemo estas en mia elĉerpilo, kiu estas iom granda pro la malsimpleco de la XML-aj dosieroj.

    Mi devas konfesi ke ne plaĉas al mi la ‘→’, ‘=’ ktp de ReVo. Tial mi decidis anstataŭigi ilin per vortoj. Fakte mi eĉ trovis vortojn (ekz ‘forta’), en kiu la redaktanto skribis ‘=’ en la difino anstataŭ ĝuste uzanta <ref>. Eble la XML formo ne estas klara eĉ por la redaktantoj.

    Koran dankon por via subteno :)

  3. ĵeromo 8 Decembro 2010 at 1:48 ptm #

    nedankinde.

    ankaŭ al mi ne plaĉas la vinjetoj de revo. mi plurfoje pledis por pli klaraj vortaj indikoj, sed pluraj revuloj pli ŝatas bildojn.

    via grafika prezento miaopinie prezentas pli sobran kaj pli efikan modelon, eĉ se revo devas prezenti iom pli da informoj.

    la rekta skribado de egal-signo en difino ĝenerale ne estas eraro de redaktantoj, sed nekompleta interpretado de la originaj dosieroj de “plena vortaro de e-o”. iom post iom la nunaj redaktantoj ŝanĝas tiujn signojn al veraj referencoj. utilus plena listo de tiuj okazoj, por ke oni fine forsarku ilin.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: